Ŝparu monon kun „TypingWeb“
Spa 25th, 2008 skribis Dovilė
Mi ne povas diri, ke antaŭe mi tajpis lante – mi nur konstante rigardis al klavaro por ke mi trafu la necesan klavon, kaj miaj manoj tre rapide laciĝis pro la ofta tajpado, do mi, leginte la afiŝon de Žilvinas Sadauskas (Ĵilvinas Sadaŭskas), rememoris mian malnovan revon – ellerni tajpi „blinde“, ĉar:
-
Iomete trejninte sin kaj manojn sur klavaro tenante regule, oni povas tajpi pli rapide ol tiuj, kiuj siajn manojn tenas kiel ajn;
-
Oniaj manoj preskaŭ ne laciĝas;
-
En ĉambro oni ne devas konekti lampon nur por ke oni ekvidu klavojn – tio estas tre utile precipe tiam, kiam oni pasigas nokton ĉe komputilo pro siaj kreadaj suferoj (rigardu la titolon de ĉi tiu afiŝo);
-
Tajpante blinde, oni aspektas tre solide.
Mi iomete serĉis la informon pri tia tajpado ĉe Google, legis pri la muskolmemoro (angl. muscle memory) kaj trovis unu sufiĉe simpatian, senpagajn ekzercojn de la blinda tajpado proponantan retan servon. Aspektas ĝi pli-malpli tiel:
Lerninte, – verdire, eĉ ne fininte la kurson por komencantoj, – mi jam povas tajpi preskaŭ 50 vortojn dum unu minuto angle kaj iomete malpli rapide litove kaj Esperante (pro tio estas kulpa ne oportuna qwerty dispozicio kaj etaj miaj manetoj, mi pensas). Ho, tio ja estas tre „rapide“. : ) Sed pli efektiva trajnado estas praktikado.
Do, mi ja praktikas, tajpante ĉi tiun skribaĵon. Mi fanfaronos iomete: korekti la erarojn mi devis eble nur centfoje…