Saluton, mondo!
Spa 13th, 2008 skribis Dovilė
Mi scias, silentis mi jam longe, sed mi havas praviĝon pro tio – mi… translokigis miajn retajn meblojn.
Jam je la sepa de julio, kiam mia litova reta taglibro fariĝis nek juna, nek olda – dujaraĝa, mi menciis, ke mi havas planon pri ĝia futuro, tamen tiam mi ne volis certe prirakonti ĝin, ĉar mi ankoraŭ ne sciis, kiam ĝi efektiviĝos. Sed hodiaŭ al mi ne necesas teni mian revon kvazaŭ la sekreton: tiam mi parolis pri la dulingva reta taglibreto, kiun mi skribus ĉe mia propra reta hejmo. Efektiviĝi ĝin al mi antaŭe ĝenis mia timo pri la nova komenco, tamen ĝi iom post iom fariĝis la volo fine komenci tion, pri kio mi tiom multe revis.
Kaj rekte tiam, kiam mi jam decidis fari ION por la nova taglibro, en mia vojo aperis la persono, kiu piedbatis mian postaĵon kaj proponis helpi al mi pri ĝia estigado kaj prizorgado. Nu, mi ja ne povis ne foruzi tian ŝancon. ; )
Mi tre volas danki al Arnolĉjo, kiu definitive vigligis min translogigi el la BLOGas.lt sistemo, ankaŭ al Tomas, kiu helpis al mi traduki la ŝablonojn de tiu ĉi taglibro, al Saulius – la aŭtoro de la www.esudovile.net hejmpaĝo, kaj al ĉiuj miajn taglibrojn legintaj, al mi leterojn sendintaj kaj alie min subtenintaj geesperantistoj kaj gelitovoj. Dankon! Se ne estus vi, ankaŭ ĉi tiu paĝo ne estus.
Mi longe pensis, kion fari kun la malnovaj afiŝoj: ĉu transigi ilin al la nova hejmo kaj daŭri la estintan skribadon, ĉu ĉion komenci denove. Antaŭe mi tajpis ne nur en diferencaj lingvoj kaj ĉe diferencaj lokoj, sed ankaŭ pri diferencaj temoj. Tamen mi finfine ekkomprenis, ke al mi verŝajne minacas la duobliĝado de mia personeco : ), do mi decidis tajpi ĉe la sama loko kaj en la sama temo, sed en du lingvoj. Memkompreneble, tiamaniere mi mem peziĝas mian aŭtoran portaĵon, sed…
Nu, jam estas sufiĉe da parolaĉoj. : ) Ĝis plu!