La didaktika prelegeto
Spa 17th, 2008 skribis Dovilė
Ĝuste ĉi-dimanĉe, kiam la veterprognozoj ne promesas ion bonan, ĉe Vilkaviškis komencos la tradicia biciklado. Ni, la esperansistoj de Vilkaviškis, planis ĉeesti ĝin kaj formi etan grupeton, kies ĉiu ano estos dandinta sin kun iaj simboloj de Esperanto, – eble iu ekinteresiĝos pri Esperanto, kaj la verda koloro ĝenerale ĉiam aperas bone…
Estas tre bedaŭrinde, precipe kiam mi sidas malsanante, kaj mia gorĝo doloregas, ĉar antaŭ kelkaj horoj mi decidis, ke estos sufiĉe plezure kelkfoje ĉirkaŭveturi mian urbeton kun la biciklo. Vestiĝinte la somervestojn.
Tamen kun gantoj!
Reveninte hejmen, mi sidis kaj ne moviĝis dum eble duonhoro.
Estas malvarme jam. Vestiĝu sin. Kaj ne iru trans strato, kiam la ruĝkolora lumo… lumas. Atendu la verdan – ĝi ja estas pli bela.
Poezie.