Iomete pri mi
Spa 7th, 2008 skribis Dovilė
Mi:
Havas la pli maljunan fraton, sed mi volus, ke li estu pli juna fratineto.
Ne havas printilon, sed ĝi ne estas necesa al mi.
Scipovas ludi kun gitaro, sed al miaj genajbaroj tio ne tre plaĉas.
Ne scipovas naĝi, sed, nu…
Timas febrojn, sed ne timas abrikotojn.
Pendas sur la glortabulo de la lernejo, sed mi ne komprenas, kiel mi tie aperis.
En la infanaĝo elfalis el arbo, sed tio ne estis dolora.
Parolas kun mi, sed tre rare faras tion ĉe publikaj lokoj.
Revas pri la paco en la mondo, sed bone komprenas, ke tiakaze ĝi fiaskos pro la demografia eksplodo.
Ŝatas olivberojn, sed ĉiam ilin elelektas el mia manĝaĵo kaj forĵetas.
Ne ŝatas fanfaroni, sed mi estas blondulino.